Ĝojan Kristnaskon

Ĝojan Kristnaskon 2005

7.40

La filmo montras la tempon de la Unua Mondmilito. Fine de la jaro 1914 sur unu teritorio apud fronto en Francio renkontiĝas la francaj, la germanaj kaj la skotiaj soldatoj. Ili estas koleraj, timigitaj kaj ili perdis esperon. Ĉio ŝanĝiĝas post alveno de la Kristnaska nokto, kiam ĵusaj malamikoj forgesas pri sia batalo, lasas armilojn kaj amike kuniĝas penante en malkonvenaj kondiĉoj krei magian etoson de Kristnasko. Estas malfacile trovi pli impresan militan filmon, kiu montras al spektanto ne militajn atingojn kaj militbatalojn, sed nuran humanecon kaj bonkorecon. Estas malfacile priskribi emociojn, kiuj plenigas la animon de spektantoj. Restas diri nur, ke la filmo estas bonega kaj ke ĝi kolektis bonegajn eŭropajn geaktorojn.

2005

2046

2046 2004

7.20

2004

Go

Go 1999

6.95

1999