Ŝlosilvorto Incubus
The Black Room 2017
Deadly Blessing 1981
Inkubo 1966
En pacama marborda regiono, kun kuracakvaj fontoj, Marko (Willian SHATNER) loĝas kun sia fratino. Sed la fortoj de lMalbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, Kia (Allyson AMES), elektas la puran animon de Marko por ĝin damnigi. Kia tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj demonestrino (Eloise HARDT) alvokos la demonon Incubus por pereigi la animon de Marko. Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao Paramount en 1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo Esperanto tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo Angoroj, produktita de J. L. Mahe en Parizo, Incubus estis la dua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo. Ĉar la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en diversaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto.